Per sia hararo maroka junuliko tiradis 1.5-tunan aŭton je la distanco de 10 metroj
Laŭ raporto de fremdlanda amaskomunikilo, maroka junulino Ikram Salh havas tre tenacajn harradikojn kaj per siaj haroj ŝi tiradis 1.5-tunan aŭton je la distanco de 32 futoj (ĉ. 9.75 metroj).
La junulino ligis unu ekstremon de la dika ŝnuro kun sia hararo, kaj la alian kun la aŭto. En la kuraĝigo de spektantoj per "Penu!" ŝi komencis fari fortostreĉon kaj tuj poste ŝi tiradis la aŭton antaŭen je la distanco de 32 futoj.
Ikram Salh diris, ke ŝi ne vundiĝis pro tirado de la aŭto. Ŝi havas deziron fariĝi virino plej forta en Maroko.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments