El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sukcese fermita la Ĉina Disvolviĝa Forumo 2015

| 2015-03-24
Bookmark and Share

 

    La 23-an de marto fermiĝis en Pekino la Ĉina Disvolviĝa Forumo 2015 kun la temo "Ĉina Ekonomio en la Nova Normala Stato".

 

    En la forumo estis diskutitaj la ĉina ekonomio en la nova normala stato, la Asia Infrastruktura Investa Banko kaj la strategio pri "la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj la Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento". Ĝin ĉeestis gvidantoj de la ĉina registaro, funkciuloj de internaciaj organizoj, prezidantoj de transnaciaj entreprenoj kaj fakuloj pri ekonomiko.

 

    Zhang Gaoli, ĉina vicĉefministro, diris en la inaŭguro, ke disvolvo ankoraŭ estas la ŝlosila tasko de Ĉinio en la nova normala stato, ĝi persiste prenos la ekonomian konstruadon kiel sian centran laboron; sed samtempe, oni ne daŭrigos la tradician manieron de ekonomia disvolviĝo, sed strebos plialtigi la kvaliton kaj plialtigi la efikecon, antaŭenpuŝante la disvolvon. Li esprimis la konfidon al la ĉina disolviĝo en la futuro kaj la volontecon por diskonigi la novan ŝancon de Ĉinio al la mondo.

 

    Altrangaj funkciuloj de internaciaj organizoj kaj prezidantoj de transnaciaj entreprenoj, inkluzive de eksa ŝtatsekretario de Usono Kissinger kaj vicprezidanto de la Monda Banko Sri Mulyani Indrawati, faris diskutadon kaj donis proponojn pri la ĉina ekonomio kaj la monda.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments