Funkcios la unua 18-metra elektra aŭtobuso de Ĉinio
La 18-metra elektra aŭtobuso
La akumulatoroj de la elektra aŭtobuso
La 23-an de marto prove funkciis en Pekino la 18-metra elektra aŭtobuso n-ro 57, t. e. la unua en Ĉinio. La 25-an de marto ĝi oficiale funkcios. Ĝiaj sidlokoj plimultiĝis je 6 kompare kun la ordinara 18-metra aŭtobuso, kiu havas pli ol 20 sidlokojn. La aŭtobuso povas enteni maksimume 143 pasaĝerojn kaj ĝi preskaŭ ne havas bruon dum sia veturado.
Post unufoja ŝargo tiu aŭtobuso povas veturi je pli ol 100 kilometroj sufiĉe por du ir-reira veturado. Tio povas plenumi postulon por normala transportado de pasaĝeroj. Laŭ plano estos funkciigotaj aliaj 5 tiaj aŭtobusoj en la kuranta jaro. Kompare kun fuel-aŭtobuso la plej granda avantaĝo de la elektra estas senpolua.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat