El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Muzika KD: Emocioj - kun Damjanov kaj Rabu

| 2015-03-24
Bookmark and Share

 

    Ekde kelkaj tagoj la muzika eldonejo Vinilkosmo distribuas pere de sia katalogo novan muzikan diskon "Emocioj" - eldonita en Kanado. Jen kompilaĵo, ĉerpita el du malnovaj vinildiskoj kaj kasedoj, elĉerpitaj de pli ol du jardekoj, kiuj nepre vekos memorojn por iuj kaj rakontos grandan historion por aliaj.

 

    Veselin DAMJANOV estis bulgara operokantisto kaj esperantisto. Oni produktis multajn diskojn en Bulgario kun liaj kantoj en Esperanto (kaj aliaj lingvoj) kaj, okaze de turneo en okcidenta Kanado kiun organizis por li Wally G. du Temple en 1985, kanadaj esperantistoj faris sonkasedaj registraĵon "Veselin Damjanov koncertas en Kanado".

 

    Joëlle RABU - estas kanada kantistino dulingva (angla-franca). En la jaro 1985 okaze de vizito al Brita Kolumbio de la bulgara tenoro Damjanov ŝi konvinkiĝis pri la bezono lerni Esperanton por prezenti sian arton al la mondo. Sekve ŝi - kun grupeto de subtenantaj muzikistoj - koncertis dum la Universala Kongreso en 1986 en Pekino kaj en la UK en 1987 en Varsovio.

 

    Danke al la iniciato de la kanada produktanto Wally G. du Temple kaj lia kunlaboro kun Joëlle Rabu ni rajtas havi la novan eldonaĵon.

 

    Provaŭskulti la kantojn eblas ĉe: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/826308

 

    La KD-albumo estas momente disponebla nur fizike, ĝi mendeblas en la diskoservo de VINILKOSMO ĉe:

 

    http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd126&lng=e

 

(el ret-info)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments