El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aerolito el Vesta, malkovrita en Antarkto

| 2015-03-24
Bookmark and Share

 

    Krom lunroko, aerolito estas la ununura roko-specimeno akirita de la homaro ekster la Tero, kaj ĝi estas nomata "ekstertera trezoro". Dum la esploro de la 30a antarkta scienca ekspedicio de Ĉinio, ĉinaj sciencistoj trovis aeroliton pezan je 1 300 gramoj. Post scienca ekzameno ĝi estas valora aerolito el la planedo Vesta.

 

    Profesoro Mou Bingkui, vicprezidanto de la Kolegio de Teraj Sciencoj sub la Guilin-a Universitato de Teknologio, lastatempe faris raporton de scienca popularigo al la mezlernejo Caoyang en Ŝanhajo. Li konigis, ke dum la esploro de la 30a antarkta scienca ekspedicio de Ĉinio, sciencistoj trovis 583 pecojn da aerolito en la regiono de Grove-montaro. Post unujara klopodo la Guilin-a Universitato de Teknologio klasifikis 149 specimenojn de aerolito kaj donis al ili nomojn. La plej granda peco de aerolito, peza je 1 300 gramoj, venis el la planedo Vesta kaj ricevis la numeron GRV13001 laŭ la internacia kutimo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments