El Popola Ĉinio>头条新闻>

La budhisma statuo kun mumio interne nun eksponata en Hungario estas ŝtelita antikvaĵo de Ĉinio

| 2015-03-24
Bookmark and Share


La eksponata statuo kun bonza mumio interne

 

    De kelkaj monatoj, en la Hungara Muzeo pri Natura Historio eksponiĝas budhisma statuo. En ĝi estas mumio de iu bonzo antaŭ mil jaroj. La statuo kun mumio interne estas pruntita de la hungara muzeo el la nederlanda muzeo Drents. Ekde la 1-a de oktobro de la pasinta jaro, la statuo estas eksponata en la hungara muzeo, sed komence malmultaj homoj sciis tion. Nur post kiam iuj eŭropaj amaskomunikiloj faris raportojn pri ĝi, la statuo tiris atenton de ĉinoj. Oni trovis, ke la statuo ege similas la forŝtelitan statuon de la vilaĝo Yangchun sub la gubernio Datian de la urbo Sanming, la provinco Fujian en sudorienta Ĉinio. En la jaro 1995 la antikvaĵo estis ŝtelita, kaj laŭkonige la eksponata statuo nun apartenas al iu anonima kolektanto de Nederlando kiu "laŭleĝe" aĉetis la statuon en 1996.

 


Detaloj de la statuo
 


Detaloj de la statuo
 

    Laŭ la plej novaj informoj publikigitaj de la buroo pri antikvaĵoj de la provinco Fujian en la 22-a de marto, la buroo certiĝis unuapaŝe, ke la statuo eksponata en Hungario estas la statuo de Fujian forŝtelita en 1995.

 

    La ĉinaj instancoj respondecaj pri antikvaĵoj daŭre faros enketadon, kolektos koncernajn informojn kaj havigos al si pli da dokumentoj pri la afero. Kaj la buroo pri antikvaĵoj de Fujian petos helpojn de superaj administraj departementoj por ebligi reprenon de la antikvaĵo per diplomatiaj manieroj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments