El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Fondaĵo Cigno premiis Slovakion kaj malfondiĝis

| 2015-03-23
Bookmark and Share

 

    En marto la estraro de Fondaĵo Cigno aljuĝis por la lasta fojo la Premion Cigno. Ĝin oni atribuis al Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) pro ĝia impresa informa agado landskale en 2014.

 

    Fondita en 1995 kiel Subvencio Cigno, ĝi premiis esperantistojn en evolulandoj farintaj gravan kontribuon al la Movado. En 2011 ĝi transformiĝis je Fondaĵo Cigno, celanta premii landan asocion ene de la Eŭropa Unio, kiu plej bone informis la eksteran publikon pri Esperanto en la periodo de unu jaro. En 2012 la premion ricevis Esperanto-Asocio de Britio (EAB), kaj en 2013 estis premiita Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA).

 

    Pro la maljuniĝo de la fondinto kaj ĉefa mecenato de Fondaĵo Cigno kaj pro lia necesa decido redukti la labortempon kaj diverskampan agadon, la Estraro decidis ĉesigi sian agadon.

 

    Al ĉiuj kontribuintoj kaj subtenantoj ni estas elkore dankaj.

 

    Kun bondeziroj pri daŭra sukcesa laboro al ĉiuj en la Esperanto-Movado,

 

Ayako Kawakita

Prezidanto de Fondaĵo Cigno

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/03/cigno-3/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments