Ĉinio plenumis unuan komercan flugon per biofuelo
La 21an de marto aviadilo Boeing 737-800, funkciigata per biofuelo farita de la kompanio Sinopec el eluzita kuiroleo kolektita el restoracioj en Ĉinio kaj ŝarĝita per 156 pasaĝeroj kaj ok aviadistoj, ekflugis en la Hongqiao-a flughaveno de Ŝanhajo je 8:20, kaj post 2,5-hora flugado ĝi atingis la internacian flughavenon de Pekino je 10:50.
Tio signas sukceson de la unua komerca kunpasaĝera flugo de aviadilo funkciigata per biofuelo esplorita kaj disvolvita de Ĉinio, kaj Ĉinio fariĝis unu el la kelkaj landoj, kiuj posedas la teknikon de produkto de biofuelo, kaj Sinopec fariĝis la unua ĉina kompanio, kiu posedas la teknikon kaj aplikas ĝin en komerco kaj plenigis la blankon de Ĉinio en tiu kampo.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat