Egiptio anoncis planon pri nova ĉefurbo

| 2015-03-20
Bookmark and Share

 

    Egiptio anoncis en la interreto la planon pri konstruo de nova ĉefurbo. Privata bienokompanio, kiu konstruis la plej altan turon burj Khalifa en la mondo, konstruos la novan ĉefurbon.

 

    Vespere de la 13a de marto en la urbo Sharm el Sheikh, egipta ministro pri loĝado Mostafa Madbouly anoncis la planon pri konstruo de la nova administracia ĉefurbo. Laŭ la plano la egipta registaro konstruos 1,1 milionojn da apartamentoj por enteni kvin milionojn da loĝantoj en la nova ĉefurbo. La unuafaza projekto de la plano en kvin ĝis sep jaroj kostos 45 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

    Mostafa Madbouly diris, ke la nova ĉefurbo celas mildigi la loĝantaran premon kaj trafikan obstrukcion en Kairo. Nun la nombro de la loĝantoj en la regiono de la granda Kairo kalkuliĝas al 18 milionoj. Li diris ankaŭ, ke la unuafaza projekto havos la taskon etendi la orientan antaŭurbon de la granda Kairo, inkluzive de konstruado de registaraj institucioj kaj iliaj aneksaĵoj, universitata urbo, sciencteknika bazo kaj ŝoseo longa je dek mil kilometroj.

 

    Mostafa Madbouly malkaŝis, ke la egipta armeo jam komencis konstruon de la ŝoseo kunliganta Kairon kaj la novan ĉefurbon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments