El Popola Ĉinio>头条新闻>

Taĝikaj rajdantoj en la kaprokapta konkurso

| 2015-03-20
Bookmark and Share


Taĝikaj rajdantoj en la kaprokapta konkurso

 

    La 18-an de marto komenciĝis la kaprokapta konkurso de taĝikaj popolanoj en la taĝika aŭtonoma gubernio de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio. La rajdantoj konkuras unu kontraŭ la alia per sia surĉevala lerteco sur la herbejo de la altebenaĵo Pamir, kiu estas super la marnivelo de pli ol 4 000 metroj.

 


Taĝikaj rajdantoj en la kaprokapta konkurso

 


Taĝikaj rajdantoj en la kaprokapta konkurso

 

    Tia konkurso estas vaste ŝatata tradicia sportado de diversaj nacioj en Xinjiang. Antaŭ la konkurso, la ceremoniestro metas senkapigitan kapron sur iu loko, kaj la partoprenantoj tuj kuras al la kapro post pafo. La rajdantoj plenforte interluktas, evitas aŭ kaptas unu la alian kaj kuras per diversaj manieroj dum la konkurso, kaj la gajnanto estas tiu kiu la unua atingis la celon. La gajnanto surloke kuiras la kapron kaj laŭ la loka tradicio dividas ĝin kun ĉiuj rajdantoj. Tian kapraĵon oni nomas "viando de feliĉo".

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments