El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

TEJO serĉas nuntempe volontulajn tradukantojn

| 2015-03-19
Bookmark and Share

 

    Por nia bela kaj nova retejo tejo.org ni serĉas nuntempe volontulajn tradukantojn al ĉiuj lingvoj. La tradukantoj devas nepre bone scipovi Esperanton kaj verki en sia denaska lingvo (aŭ pluraj!). Ĉiuj lingvoj estos konsiderataj – bonvolu proponi vian!

 

    Jen la taskoj:

 

    1. interkonsenti pri la labormaniero kune kun aliaj tradukantoj de la sama lingvo kaj la kunordiganto de la tradukado (Tuśka)

 

    2. lerni kun nia helpo uzi la tasko-mastruman sistemon Trello kaj bazajn uzojn de WordPress kiel kontribuanto

 

    3. traduki el Esperanto al via denaska lingvo la ĉefajn paĝojn de tejo.org, ideale ĝis la 31-a de marto (pli malpli dudek kvin paĝoj, dividita inter ĉiuj en la teamo)

 

    4. resti disponebla por aliaj tradukoj ĝis la fino de junio 2015

 

    5. Se vi interesiĝas, skribu al Tuśka ĉe konstanze@tejo.org! La laboro komencos la 16-a de marto kaj ne estas limdato por aliĝi, aldonaĵoj kaj korektoj ĉiam bonvenas!

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments