Vulkanaj fulmoj aperis sur la vulkano Sakurajima en Japanio
La fulmoj kaptitaj de sinjoro Szeglat per sia fotilo
La 16-an de marto la brita ĵurnalo Daily Mail publikigis raporton, ke iu turisto fotis la momenton de vulkana eksplodo en Japanio kaj trafis la raran fenomenon: vulkanaj fulmoj. La turisto estas sinjoro Marc Szeglat, 47-jara filmisto. Per sia fotilo li registris la aktivecon de la aktiva vulkano Sakurajima en sudokcidenta Japanio.
Vulkana fulmo estas fulmo supozeble kaŭzata de vulkana funkcio. Sciencistoj ankoraŭ ne povas klarigi la fenomenon. Tia fulmo longas ĉirkaŭ 1 metron kaj daŭras nur milisekundojn.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments