El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Hanovra Ekspozicio de Informa Teknologio kaj Telekomunikado

| 2015-03-17
Bookmark and Share


En la ĉina zono

 

    Vespere de la 15a de marto inaŭguriĝis la Hanovra Ekspozicio de Informa Teknologio kaj Telekomunikado kun la temo "diĝita ekonomio". Ĉinio kiel kunlabora partnero de la ekspozicio montras la plej novan nivelon de "ĉina kreado".

 

    Ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis videan gratulmesaĝon al la ekspozicio. Li diris, ke la ĉina registaro elmetis "ĉinan kreadon 2025" kiel la vojmapon de sia manufakturado en la venontaj dek jaroj surbaze de la nacia kondiĉo kaj disvolva stadio. Estas granda potencialo kaj spaco de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio en interreta, diĝita kaj inteligenta teknologio.

 

    Germana kanceliero Angela Merkel diris, ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Germanio en Azio kaj grava partnero de Germanio en la kampo de altteknika esploro. Germanio kaj Ĉinio havas siajn proprajn avantaĝojn en "diĝita ekonomio", kaj la du landoj povas reciproke sin kompletigi en tiu ĉi kampo.

 

    La hanovra ekspozicio estas avangarda en tiuspecaj ekspozicioj. Ĉi-foje ĝi altiris ĉirkaŭ 3 300 entreprenojn el 70 landoj kaj regionoj, interalie 760 ĉinaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments