El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandega ranido trovita en Guizhou, Ĉinio

| 2015-03-17
Bookmark and Share

    La 14-an de marto la membroj de iu kavern-esplora teamo hazarde trovis je 14 centimetroj longan ranidon en rivereto en iu kaverno super la marnivelo de 780 metroj. La kaverno estas proksime de la urbo Zunyi de la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio.

 

    Qian Zhi, veterana esploristo pri kavernaj bestoj kaj ĝenerala sekretario de la kaverna asocio de la provinco, diris, ke la ranido estas ido de ruĝpunkta dentobufo (Oreolalax rhodostigmatus Hu & Fei). Tia bufo estas granda, sed 14-centimetre longa ranido estas vere rara eĉ por tiu ĉi specio.

 

    La bufo estas rara en Ĉinio, ĝi vivas en kaj ĉirkaŭ kavernoj super la marnivelo de 1 000 ĝis 1 790 metroj. Ĝiaj ranidoj plejparte vivas en riveretoj de la kavernoj. Adaptiĝinte al la senlumeco de la kavernoj, la haŭto estas travidebla kaj la internaj organoj klare vidiĝas.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments