El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

MASI ekfestis la 20-jariĝon

| 2015-03-13
Bookmark and Share

 

    La 20-23-an de februaro 2015 en la apudmoskva ripozejo "Jerŝovo" jubile pasis Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo APERo-9 — la tradicia sezonŝanĝa lingvomergiĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĉi-jara APERo estis neordinara: la organiza kolektivo ekfestis sian 20-jariĝon.

 

    La jubilea programo plene okupis la sabatan tagon. Kompreneble, ni komencis de la rakonto pri MASI, ĝia misio, ĝiaj tradiciaj aranĝoj, pasintaj atingoj kaj stabila evoluo. Sekvis gratulvortoj de la gastoj. Necesas mencii, ke unu el la specialaĵoj de APERoj estas la fiksita kvanto de la partoprenantoj (ne pli ol 40), ĉar ĉe plia anaro malfacilas konservi la ĉefan trezoron de la aranĝo — la striktan lingvan disciplinon. Aldona ĝojo de ĉi-jara renkontiĝo estis pli amasa veno de aliurbanoj (11 homoj el naŭ urboj, inter kiuj du eksterlandanoj — el Latvio kaj Italio).

 

    Gaste por la festa tago venis kun siaj gratuloj konataj rusiaj aktivuloj Garik Kokolija, Mikaelo Ĉertilov, Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Gravan parton de la jubileaj solenaĵoj konsistigis mesaĝoj, fotoj kaj filmetoj de kelkaj samideanoj. Elkore ni dankas al Germain Pirlot el Oostende (Belgio), Nelly Darbois el Shamberio (Francio) kaj Tereza el Val-de-Marne (Francio) kaj al la niaj landaj samideanoj Raja Kudrjavceva el Jekaterinburg, Nikolao Gudskov el Moskvo, Mikaelo Bronŝtejn el Tiĥvin.

 

    Por la donaco masianoj anticipe mendis de la partoprenontoj prezentadon de ideoj por la Esperanto-projektoj, kiujn ni povus realigi kune kun aliurbanoj. Al tiu temo estis dediĉita granda atento — trejnadoj, prezentoj, diskutoj, konkreta planado. Vespere kaj dum preskaŭ la tuta nokto ni festenis ĉe la riĉa dolĉa te-tablo, kaj por la multnombraj gratultostoj estis eĉ diversaj alkoholaĵoj, malkutimaj por MASI-aranĝoj. Amikoj, ni aŭdis tiom da admiroj kaj dankoj — ĝis la konfesoj, ke aliĝo al MASI ŝanĝis homajn vivojn al plia feliĉo — ke eblas elspiri kontente: ni ekzistis ne vane, kaj enspiri plenpulme — ni devas plu iri antaŭen!

 

    La novajn inspirojn donacas alveno de la gejunuloj-novuloj — nunaj Esperanto-lernantoj. Tio atestas, ke MEA MASI kiel Esperanta organizaĵo iras ĝustan vojon kaj havas belajn perspektivojn! Du trionoj el la ĉeestintoj aĝis de 17 ĝis 35 jaroj, 20 homoj el 34 partoprenis APEROn la unuan fojon, por ok homoj ĝi estis la unua Esperanta aranĝo. La lingvan disciplinon helpis teni la ideala distribuo de la partoprenintoj laŭ la lingvaj niveloj: 10 komencantoj, 9 progresantoj, 15 fluparolantoj.

 

    Por kompletigi la bildon ni listigu aliajn programerojn, kvankam kutimajn, sed ĉiam freŝajn danke al inventemo de la gvidantoj, novaj kontribuantoj kaj la aktiva engaĝiĝo de la danka kaj sprita publiko: lingvistikaj prelegoj, politikaj diskutoj, konkurso de interpretistoj, peĉakuĉo, voĉlegado, poezi-kanta vespero, skeĉoj, kvizoj, "Homlupoj", tabloludoj, promenado al la noblula bieno, manlaboroj (perlumado, desegnado, kreado de marionetoj, plektado de sonĝkaptiloj), komuna kantado, flugigo de lanternoj ktp. Ĉio pasis en gaja, hejmeca, vere familia etoso, kun ĉiamaj kantadoj, ŝercoj, ridoj kaj reciproka admirado de ĉies talentoj. Nur tiuj, kiuj havis similan sperton, povas vere trasenti tion, pri kio mi penas rakonti vorte... Simple: ni ĉiuj estis tre feliĉaj dum tiuj tri tagoj!

 

    APERO-10 pasos post unu jaro en la samaj datoj en la sama loko. Venu!

 

Irina Gonĉarova,

kunordiganto de MEA MASI

Fotoj de Julia Samsonova

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/03/masi-13/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments