El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Kunlaboroj>

"Unu Zono kaj Unu Vojo" profitigas aliajn landojn per la fruktoj de la ĉina disvolviĝo

| 2015-03-11
Bookmark and Share


Fu Ying en respondo de demandoj far amaskomunikiloj

 

    Matene de la 4-a de marto okazis la gazetara konferenco de la 3-a sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso. Respondante demandojn de ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj Fu Ying, proparolanto de TPK, diris ke la ĉinaj ŝtatgvidantoj proponis la konstruadon de "Unu Zono kaj Unu Vojo" (Ekonomia Zono laǔ la Silka Vojo kaj Mara Sika Vojo en la 21-a Jarcento), celante ke oni pli bone disvolvu la azi-pacifikan regionon kaj profitigu la najbarajn landojn per la fruktoj de la ĉina ekonomio.

 

    Fu Ying diris, ke oni ofte demandas, kiel Ĉinio influos la mondon kiam ĝi fariĝos potenca?

 

    La strategio "Unu Zono kaj Unu Vojo" estas propono por tio, ke Ĉinio utiligu sian avantaĝon por formi novan kunlaboran kadron. Ĉinio esperas, ke tiu strategio stabile antanŭeniros por krei pli multajn ŝancojn al la koncernaj regionoj laŭ "Unu Zono kaj Unu Vojo". Ĉinio jam havas teknologion kaj multjarajn spertojn en konstruado de infrastrukturo, kaj ankaŭ sufiĉe da mono estas jam konservita. Fu Ying diris, ke kompare kun la projektoj de Eŭropa-Azia Kontinenta Ponto kaj de la fervoja reto inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj haltigitaj antaŭ 20 jaroj, Ĉinio nun estas preta por rekomenci similajn projektojn. La Azia Banko por Infrastruktura Investo kaj la Fonduso de la Silka Vojo donos financan subtenon al la konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo".

 

    "Multaj landoj ĉirkaŭ Ĉinio estas mezgrandaj aŭ malgrandaj, sed tre gravas iliaj opinioj. Ni devas atenti kion ili pensas," daŭrigis Fu Ying, "kiam mi vizitis tiujn landojn, mi povis ekscii, ke oni tre ĝojas fariĝi parto de 'Unu Zono kaj Unu Vojo'."

 

    Fu Ying diris samtempe, ke Ĉinio devas konsideri pri kompleksaj kondiĉoj, ekzemple loĝistiko kaj la ekologia medio. Estas bezonata pli multe da laboroj por efektivigi la strategion.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+