El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Prelego pri la romano Ruĝdoma Sonĝo en Guangdong

| 2015-03-10
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 8a de marto Guangdong-a Esperanto-Asocio kaj Kantona Esperanto-Asocio kune okazigis prelegon pri la romano Ruĝdoma Sonĝo, faritan de advokata esperantisto s-ro Zhang Zhicheng, kaj ĉeestis al la prelego 20 esperantistoj.

 

    Zhang Zhicheng kondensis sian studon pri la romano Ruĝdoma Sonĝo en Esperanto kaj alilingvaj versioj en cent-minutojn, kaj prelegis pri sia esploro de la romano Ruĝdoma Sonĝo. Dum lia klara kaj simpla prezento Zhang Shaoji, Liang Naikeng, Zhu Hanfei, Wu Hanping kaj aliaj esperantistoj aktive faris demandojn, kaj la atmosfero fariĝis varma.

 

    Zhang Shaoji esperis, ke Zhang Zhicheng plibonigos la prelegon, kaj ellaboros du versiojn: unu simpla por fremdlandaj esperantistoj kaj la alia kompleta ĉina-esperanta por ĉinaj esperantistoj.

 

    Zhang Zhicheng dankis s-rojn Hu Guozhu kaj Wei Yida, veteranaj esperantistoj, pri iliaj valoraj opinioj al la prelego.

 

    Oni filmis la prelegon por ke interesatoj spektu ĝin.

 

    La etoso atingis la kulminon per sololudo de violono far de Li Weizhou, kiu gvidis la ĉeestantoj kanti la himnon La Espero...

 

(Harpina)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments