El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Forpasis Pierre Babin (1919-2015)

| 2015-03-10
Bookmark and Share

 

    La 2-an de marto forpasis en Le Château d'Olonne (Francio) s-ro Pierre Babin, Honora Membro de UEA. Li naskiĝis la 18-an de oktobro 1919. Profesie li estis instruisto de la angla lingvo kaj poste inspektoro pri la instruado de la angla.

 

    Babin lernis Esperanton en 1947. Li partoprenis en la aranĝoj de la Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj (Kastelo Greziljono) ekde ĝia fondo en 1952. Kiel ĝia direktoro (1964-92) li krome aktive partoprenis per artikoloj kaj redaktado de ĝia revuo Kulturaj kajeroj ĝis 1999. En la revuo aperis, krom informoj pri la agado de la kastelo, ankaŭ resumoj de la prelegoj prezentitaj tie kaj beletraĵoj. Li ofte gvidis kursojn ankaŭ dum staĝoj en Nantes, Tours, Bouresse kaj aliloke. Tre populara fariĝis lia progresiga lernolibro de Esperanto, Por la praktikantoj: pluaj paŝoj al vivanta lingvo, kies unua eldono aperis en 1957 kaj la kvina en 1991. Babin estis estrarano de Unuiĝo Franca por Esperanto de 1975 ĝis 1979 kaj prezidanto de Franca Esperanto-Instituto de 1989 ĝis 1998.

 

    Babin membriĝis en UEA en 1951. De 1952 ĝis 2013 li estis delegito kaj fakdelegito pri instruado. En la 83-a UK en Montpeliero (1998) li estis elektita kiel Honora Membro de UEA.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments