El Popola Ĉinio>头条新闻>

Amendo de Leĝo pri Nutraĵa Sendanĝereco

| 2015-03-06
Bookmark and Share

 

    La 4an de marto en la Granda Popola Halo en Pekino okazis la unua gazetara konferenco de la 3a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). S-ino Fu Ying, ĝia proparolanto, respondis demandojn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.

 

    Respondante al demando pri amendo de Leĝo pri Nutraĵa Sendanĝereco, Fu Ying diris, ke lastjare TPK duafoje ekzamenis la amendon de Leĝo pri Nutraĵa Sendanĝereco. Tiu leĝo estis ellaborita en la jaro 2009. Nun la situacio multe ŝanĝiĝis, tial la leĝo estis multe modifita. La originala havis 104 artikolojn, kaj la nuna konsistas el 145 artikoloj. Modifitaj estas en kvar kampoj de antaŭgardo, kompleta superrigardo, pli severa puno kaj komuna administro de la socio.

 

    Parolante pri surreta aĉetado, Fu Ying rimarkigis, ke novaj reguloj estas aldonitaj al la amendita leĝo. Ekzemple, liveranto de la triaflanka platformo de la nutraĵa komerco devas preni sur sin koncernajn respondecojn kaj devojn kaj efike garantii la rajtojn kaj interesojn de konsumantoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments