Sukcesis la prezentado de la ĉina danc-teatraĵo Ruĝa Nupt-kostumo en Sidnejo
Prezentado en Sidnejo
En la 4-a de marto en teatro de Sidnejo, Aŭstralio, sukcese okazis la prezentado de la ĉina danc-teatraĵo Ruĝa Nupt-kostumo organizite de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio.
La danc-trupo alportis "artan bankedon" al aŭstraliaj spektantoj.
La teatraĵo estas klasikaĵo farita de la Ningbo-a Ensemblo, kaj rakontas pri amo inter paro da gejunuloj en sudorienta Ĉinio, kunfandante la lokajn nuptajn tradiciojn kaj la historion de ningbo-aj komercistoj.
Al la prezentado ĉeestis Li Xinhua, la ĝenerala konsulo de Ĉinio en Sidnejo, kaj reprezentantoj de aŭstralia registaro. Aŭstraliaj spektintoj diris, ke la ĉefroluloj ludis kortuŝe, kaj la scen-aranĝo kaj muziko estis belegaj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat