Inaŭguriĝis la 3-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso
Inaŭguriĝis la 3-a Sesio de la 12-a TPK
Li Keqiang faras laborraporton.
Je la 9-a horo antaŭtagmeze de la 5-a de marto en la Popola Halo de Pekino inaŭguriĝis la 3-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Delegitoj aŭskultis registaran laborraporton faritan de la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj ekzamenos raporton pri la jara plano kaj raporton pri la budĝeto.
Zhang Dejiang, la prezidanto de la Konstanta Komitato de la 12-a TPK, konigis, ke 2 964 delegitoj devus ĉeesti en la kunveno, kaj efektive ĉeestis 2 907, forestis 57. La nombro de la ĉeestantoj atingis la kvorumon.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments