Malfermiĝos vespere la Imperiestra Palaco
La Imperiestra Palaco en Pekino planas ĉi-jare malfermi siajn pordojn vespere. Tiam oni povos viziti ĝiajn belajn kaj rigardindajn pejzaĝojn.
Konstruiĝos ekster la pordo Shenwu du kulturaj stratoj por eksponi librojn kaj produktaĵojn pri la Imperiestra Palaco. Samtempe, vespere malfermiĝos al la publiko la placo antaŭ la pordo Shenwu kaj la diĝita muzeo ĉe la pordo Duan (antaŭe estis unu el la ĉefaj pordoj de la Imperiestra Palaco).
Jam pli frue la Muzeo de la Imperiestra Palaco anoncis, ke ĝi malfermos al la publiko 5 novajn zonojn de la Imperiestra Palaco, tiel ke la malfermita areo de la palaco kreskos de 52% ĝis 65%. Samtempe estis anoncite, ke ekfunkcios 18 novaj ekspozicioj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat