La gazetara konferenco de la 3-a Sesio de la 12-a ĈPPIK okazis en la Popola Halo de Pekino

En la 2-a de marto, 2015, okazis en la Popola Halo de Pekino la gazetara konferenco de la 3-a Sesio de la 12-a ĈPPIK. Lu Xinhua, proparolanto de la konferenco, prezentis la situacion koncernan al la konferenco kaj respondis demandojn far ĉinaj kaj alilandaj raportistoj. Ĝis la tagmezo de la 2-a de marto, 1 359 el la 2 227 ĈPPIK-membroj jam sin anoncis al la sekretariejo de la konferenco, kaj la sekretariejo jam ricevis 945 proponojn kaj 337 tekstojn de paroladoj por la konferenco. (Foto de Li Xin, raportisto el la Novaĵ-agentejo Xinhua)
(el la Ĉina Interreta Informa Centro)
Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments