El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

UEA serĉas novan Ĝeneralan Direktoron

| 2015-03-03
Bookmark and Share

 

    La Ĝenerala Direktoro (ĜD) estas la ĉefa oficisto de UEA, kiu laŭ la Statuto respondecas al la Estraro pri la detala mastrumado kaj kontrolado de la aferoj de la Asocio. La ĜD kunlaboras kun la Estraro kaj aliaj ofichavantoj por realigi la mision kaj vizion de UEA, responde al la aspiroj kaj bezonoj de ĝia membraro, en la kadro de la Strategia Laborplano. Interalie, la ĜD, kunlabore kun la Estraro, gvidas la movadan kaj ekstermovadan politikon de UEA, zorgas pri la financa evoluigo de la Asocio, kaj kreas sistemojn kaj etoson por efika kaj harmonia teama laboro en la Oficejo kaj la gvidorganoj.

 

    Inter la nepraj kvalifikoj por tiu posteno estas baza universitata diplomo; tre bona skriba kaj parola Esperanto (KER C1), kun iu grado de klereco pri la historio kaj kulturo de Esperanto kaj pri UEA; almenaŭ skriba rego de la angla; kaj laŭeble bona rego de aliaj lingvoj. Kandidatoj devus havi plurjaran sperton en respondeca posteno en regiona, nacinivela aŭ internacia asocio aŭ firmao, kaj almenaŭ bazajn konojn pri oficeja mastrumado, planado kaj komunikado. Tre dezirindaj estas pruvitaj konoj kaj kapabloj pri: membro- kaj donacvarbado; gvidado de volontuloj; kunlaboro kun volontulaj teamoj kaj estraroj; interkultura komunikado; kaj la gvidado de internaciaj neregistaraj organizaĵoj. Aktiva organiza sperto en la movado estas dezirinda.

 

    Plena priskribo de la respondecoj, dezirindaj kvalitoj kaj bezonataj kvalifikoj ĉe la posteno estas trovebla en la retejo de UEA. Por kandidatiĝi, sendu leteron kaj kompletan vivresumon retpoŝte al la Centra Oficejo de UEA por alveni ĝis la 31-a de majo 2015. La plej kvalifikitaj kandidatoj estos invititaj al intervjuo kun estrara komisiono en Lillo, Francio, en la du tagoj antaŭ la komenco de la 100-a Universala Kongreso. Se necesas pliaj klarigoj pri la posteno, bv. kontakti retpoŝte la Prezidanton de UEA, d-ron Mark Fettes.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments