Ĉinaj soldatoj trejniĝis kun la nuda torso en malvarmo
Soldatoj en trejniĝo kun la nuda torso
Ili defias la malvarmegon en la neĝo.
Sur neĝo ili klopode rampas.
La 26-an de februaro, soldatoj en Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio, trejniĝis kun la nuda torso en la temperaturo de pli ol dek gradoj sub la nulo.
En la lasta tagdeko de februaro subite forte neĝis en tiu ĉi regiono. Soldatoj kaptis la ŝancon por trejniĝi en malvarmega vetero antaŭ la alveno de printempo. Ili vestis nenion sur la supra korpo kaj kuris sur neĝo, levis grandan lignon kaj rapide kuris kun pezaĵo por trejni la korpon kontraŭ malvarmego, defii limon kaj fariĝi novaj soldatoj kun spirito, kapablo, kuraĝo kaj morala karaktero.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat