El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finkonstruita plej longa kantilevra ponto en Chongqing

| 2015-02-27
Bookmark and Share

    La 11an de februaro estis finkonstruita kantilevra ponto ĉe la vidindejo Longgang de la gubernio Yunyang en la municipo Chongqing. Ĝi estos malfermita al la publiko probable en majo. La ponto estas provizita per superblanka vitra planko kaj bariloj. La tri-tavola vitro, ĉiu dika je kvin centimetroj, post ŝarĝo-testo, povas subteni naŭ tunojn sur ĉiu kvadrata metro. La planko de 150 kvadrataj metroj konsistas el 50 tiaj vitropecoj, kiuj povas rezisti al 14-grada tajfuno kaj 8-grada tertremo.

 

 

    La ponto elstariĝas je 26,68 metroj, interalie 21,34 metroj estas apogmankaj. Ĝi estas je 718 metroj super la tero kaj sen apogo de ŝtala framo. Homoj sur la ponto povas vidi 720-gradan panoramon de vidindaĵo, la rivero Shisun kaj la akvorezervejo Gaixiaba. Krome, la ponto, kiu estas pli longa je kvin metroj ol tiu kun longo de 21,34 metroj super la kanjono Kolorado en Usono, fariĝis la plej longa kantilevra ponto en la mondo.

 

 

    La ponto kvazaŭ floro en la aero konsistas el tri partoj por ripozo, rigardo kaj rendevuo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments