El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

NASK revenas al Nord-Karolino kaj kunigas fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo

| 2015-02-27
Bookmark and Share

    La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas unika intensa enmerga programo en Esperanto kiu altiras studentojn kaj profesiajn instruistojn el la tuta mondo.

 


Universitato William Peace, kiu refoje gastigos NASK en 2015

 

    Dum sia historio, NASK okazis en multaj lokoj: en la San-Franciska Ŝtata Universitato ĝis 2002, School for International Training (SIT) en Brattleboro (Vermonto) en 2002-2006, kaj en la Universitato de Kalifornio en San-Diego en 2007-2011.

 

    Ekde 2012, ĝi vojaĝis kun la usona landa kongreso al diversaj lokoj: al la Universitato de Teksaso en Dalaso en 2012, al la Universitato William Peace en Raleigh (Nord-Karolino) en 2013, kaj al la Universitato de Viktorio (Kanado) en 2014.

 

    Ĉi-jare NASK revenas al la bela verda tereno de la Universitato William Peace en Raleigh, Nord-Karolino, en sudorienta Usono por liveri plian neforgeseblan sperton!

 


La 1-a Kino-Teatro-Festivalo en aprilo 2014

 

    La unuaj kvar tagoj de NASK koincidos kun la 2-a Kino-Teatro-Festivalo (KTF), post la granda sukceso de la unua KTF pasintaprile en Vaŝingtonio.

 

    Aldone al la kutimaj NASK-aktivaĵoj, okazos posttagmezaj amuzaj kreaj metiejoj, por lerni, ekzemple, la bazojn de filmado kaj helpi al partoprenantoj fari sian propran videon. Estos multe da okazoj ĝui, renkonti novajn amikojn, fari diversajn interesaĵojn, lerni kaj dividi la sciojn kun aliaj personoj.

 

    Se vi jam pripensas iun projekton, vi trovos kunlaborantojn, sed vi povos ankaŭ ĝui kontribuante vian sperton al projektoj de aliaj.

 


El NASK-2014: Sceno de la supera klaso

 

    NASK okazos ekde la 30-a de junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: ekde la 30-a de junio ĝis la 5-a de julio): jen ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj artoj, esplorado de la belaj muzeoj, restoracioj kaj butikoj de la urbo, ĉio en promendistanco de la universitata tereno.

 

    Ankaŭ estos la ŝanco partopreni la festadon de la 4a de julio, la tago de sendependiĝo de Usono, kun piroteknikaĵoj, kaj, plej grave, vidi la finan produkton de la KTF-metiejoj!

 


El NASK-2014: Grupa lernado en la meza klaso

 

    Paul Gubbins, membro de la Akademio de Esperanto, kaj aŭtoro de multaj verkoj, inkluzive de la videa kurso Esperanto - Pasporto al la Tuta Mondo, instruos la superan kurson. Lee Miller, profesia interpretisto de la usona signo-lingvo, instruos la meznivelan kurson, kaj Ĵenja Bondelid ("Helena" el Esperanto - Pasporto al la Tuta Mondo), koregrafo kaj balet-instruistino, gvidos la komencintan kurson.

 


El NASK-2014: Gaja babilado dum ekskurso

 

    Oni povas enskribiĝi por la tuta programo (plena NASK + KTF, 8 tagoj) aŭ nur por la unuaj kvar tagoj de la evento (NASK + KTF, 4 tagoj). La bazaj prezoj varias ekde 175 usonaj dolaroj (sen loĝado, 4-taga programo) ĝis 735 usonaj dolaroj (plena prezo, kun loĝado kaj manĝado, 8 tagoj).

 

    Aliĝu ĝis la 15-a de aprilo por ricevi la plej favoran prezon!

 

    Vidu pli da detaloj pri NASK, kun aliĝilo, ĉe nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe: kotofesto.org/hejmo

 

    Kontaktu Ellen M. Eddy, NASK-administranton (EDDYELLEN@aol.com), se vi havas demandojn.

 

de Esperantic Studies Foundation

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments