Printempa Festo en Japanio: en la ĉina kvartalo lavangis ne nur ruĝo
de USUI Hiroyuki
Kiel kutime, mi reiris al Japanio dum la Printempa Festo, la plej grava festo en Ĉinio. Ĝi markas la alvenon de la nova jaro laŭ la luna kalendaro. Fakte mi neniam spertis la feston en Ĉinio.
Por iomete kompensi tiun ĉiaman mankon, dum la ĉi-foja restado en Japanio mi decidis viziti la havenurbon Kobe, kie estas ĉina kvartalo, kaj trempi min en la festan atmosferon, kiu en aliaj lokoj de Japanio definitive mankas. Tio estas ĉar jam de ĉ. 150 jaroj japanoj festas la novjaron laŭ la suna kalendaro, ne laŭ la luna kiel faras aliaj popoloj en orienta Azio.
La pordego Chang'an
La tago de la Printempa Festo ĉi-jare estis la 19-a de februaro. Ĝuste en tiu tago mia edzino kaj mi veturis per trajno de Kioto al Kobe. Mia edzino loĝas en la unua, kaj mi reiras al tiu urbo dum miaj nelongaj reiroj al Japanio. De Kioto al Kobe necesis iom pli ol unuhora veturado. Tiu tago en Japanio estis ordinara labortago kaj ni supozis, ke verŝajne estos ne tiom da vizitantoj en la ĉina kvartalo aŭ, kiel oni nomas ĝin en Kobe, la "nankina kvartalo".
En la kvartalo lavangis ruĝo, homoj kaj frandaĵoj
Alveninte al la plej proksima stacidomo ni ja trovis neniun signon pri la festo, sed ni estis surprizitaj trovi homsvarmon, kiam ni atingis la ĉinan kvartalon. Ĝi konsistas ĉefe el du stratoj: unu estas longa je 200 metroj de oriento al okcidento kaj kaj la alia je 110 de nordo al sudo. En la kvartalo aldone estas pluraj multe pli mallongaj kaj mallarĝaj stratetoj.
Mapo de la kvartalo
Apetitiga odoro altiras vin al budo...
La kvartalo havis tute alian aspekton ol aliaj, apudaj partoj de la urbo. Ne temas nur pri tio, ke staras tri ĉin-stilaj ŝtonaj pordegoj ĉe la orienta, okcidenta kaj suda finoj de la ĉefstratoj. Pli okulfrape, la strato plenis de la ruĝa koloro, kiun ĉinoj ĝenerale ŝatas kaj uzas plej abunde en tiaj festaj okazoj: ŝildoj, lanternoj kaj multaj aliaj aferoj estas en la ruĝo. En tiu ruĝlavango lavangis ankaŭ homoj, kiuj tamen ne estis vestitaj per la ruĝa koloro, kompreneble.
Laŭ la strato estas multaj ĉinaj restoracioj, kaj pluraj vendejoj de specialaĵoj el Ĉinio. Multaj el la restoracioj starigis malgrandan budon antaŭ sia enirejo kaj vendis diversajn frandaĵojn.
Leondanco sur la nankina "placeto"
En la centra placo (mi volus nomi ĝin "placeto" aŭ eĉ "placeteto", ĉar ĝi estas tiom malgranda) estis planataj diversaj prezentaĵoj. Iom post nia alveno komenciĝis la ĉina leondanco. Sed kia homsvarmego ĉirkaŭ la placeto! Nur homoj, kiuj venis sufiĉe frue, povis spekti la dancadon proksime de la scenejo. Por ĉiuj aliaj, kiuj volis rigardi la dancon de sur la strato, la vicstarantaj policistoj kaj gardistoj kriis, ke ili ne ŝtopu la trairadon starante meze de la strato.
Dancanta leono
Kun herooj de Pilgrimo al okcidento
Malantaŭ la placo estis lokita malgranda templo por Guan Yu, diigita heroo de la ĉina historio. Ĝi estis nur provizore starigita tie dum la Printempa Festo. La vera templo estas ekster la ĉina strato. Ĉiukaze mia edzino kaj mi pagis respektive 100 enojn por oferi incenson al la altaro de Guan Yu.
Atendante la vicon por tiu "kultado" ni povis spekti kaj foti la leondancon sen esti ĝenataj de la avertaj krioj de la gardistoj, kaj cetere ni povis fotiĝi kune kun kelkaj aliaj herooj de la fama ĉina romano Pilgrimo al okcidento. Tio, parenteze, estis parto de la servo por la pagita sumo.
Alia urbo, alia moro – ĉu en Ĉinio, ĉu en Japanio
Iom laciĝinte de la homsvarmo, por tagmanĝo ni eniris en restoracion, kiu reklamis sin ŝanhaja. La kuiristo kaj servistinoj interparolis ĉine, kaj mi samlingve demandis unu el la servistinoj pri ŝia hejmloko. "Mi venas de Liaoning!", ŝi respondis kun ĝojo, ke mi parolis ĉine... Do ŝi laboras en manĝejo, kiu servas pladojn de la sudo, dum ŝi mem devenas de nordorienta Ĉinio. Mi ne informiĝis de kie venas la kuiristo mem…
Flugfolio pri la festo kaj lunkukoj
En multaj budoj oni vendis ankaŭ lunkukojn, kiuj en Ĉinio estas nur por la Aŭtun-meza Festo, en septembro. Tiu ĉi kuko en Japanio estas manĝata tra la tuta jaro kaj estas unu el la plej konataj ĉinaj aŭ dolĉaĵoj. Do ĝi ne povas manki ankaŭ por la japaneca Printempa Festo, eĉ se tio estas stranga por ĉinoj vivantaj en Ĉinio mem. Alia urbo, alia moro.
Bedaŭrinde pri tio mi ne demandis tiujn ĉinajn turistojn, kiujn mi rimarkis en la homsvarmo. Se demandite, ili povus diri, ke ili pli forte sentas la mankon de petardoj kaj piroteknikaĵoj, kiujn oni eksplodigas okaze de la Printempa Festo en Ĉinio. Tiaj aferoj absolute mankis en la ĉina kvartalo de Kobe.
Kial malgrandas la ĉina strato en Kobe?
En Japanio estas tri konataj ĉinaj kvartaloj, ĉiuj en havenurboj: Jokohamo, Kobe kaj Nagasaki. La lasta ekfunkciis kiel pordo de Japanio al la mondo jam antaŭ 400 jaroj, sed Jokohamo kaj Kobe ricevis tian statuson nur antaŭ ĉ. 150 jaroj, kiam Japanio finis sian pordoferman politikon (kaj kiam la lando estis baldaŭ forlasonta la lunan kalendaron, cetere). Oni diras, ke en Kobe loĝas pli ol dek mil elmigrintaj ĉinoj kaj iliaj praidoj kaj ke tamen la ĉina kvartalo en la urbo estas relative malgranda kaj mallarĝa.
Sur la "placeteto" komenciĝos nova prezentaĵo.
La kialo estas, oni klarigas, relative harmonia kunekzistado de tiuj elmigrintaj ĉinoj kune kun japanoj en Kobe. Pro tio multaj el ili loĝas miksite kun la lastaj en aliaj partoj de la urbo. Estas ankaŭ pro tio, ke nur en Kobe oni retenis la nomon de "nankina strato". En Jokohamo kaj Nagasaki oni forigis tiun nomon kiel pejorativan.
Kiel ajn, en la ĉina kvartalo de Kobe oni festas la Printempan Feston kun siaj propraj trajtoj. La festado komenciĝis en 1987 kaj okazis ĉiujare escepte de 1989 kaj 1995. Fakte mi nur spertis parton de la tuto, kiu daŭras kelkajn tagojn kaj ampleksas multajn aliajn prezentaĵojn. Do dum tiuj tagoj la etoso tie estas gaja kaj festa, eĉ sen krakado de petardoj kaj piroteknikaĵoj.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat