Esperanto-reklamo dum karnavalo
Grupo de klubanoj de la Esperanto-Centro partoprenis la tradician karnavalon en Pöhlde, urboparto de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Dank' al la bela, sunbrila vetero multaj spektantoj rigardis la buntan procesion, la bele ornamitajn ĉarojn, la marŝantojn en interesaj, variaj, foje mirindaj, foje ŝokaj kostumoj, maskoj, surprizaj vestaĵoj. Ankaŭ la Esperanto-klubanoj taŭge vestis sin, la harornamaĵo kaj verda ĉapelo kun Esperanto-steloj allogis la atenton de multaj spektantoj.
(el esperanto-urbo)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments