El Popola Ĉinio>头条新闻>

9,01 milionoj da homoj vizitis Pekinon dum la Printempa Festo

| 2015-02-25
Bookmark and Share

 

    La 24an de februaro la Pekina Municipa Komisiono de Turisma Disvolvado publikigis, ke de la 18a ĝis la 24a de februaro, dum la ferioj de la Printempa Festo, Pekino akceptis 9,013 milionojn da vizitantoj lokaj kaj alilokaj, interalie la alilokaj kalkuliĝis al 1,425 milionoj. Tiu cifero kreskis je 7,1% kompare kun tiu en la pasinta jaro, kaj turismaj enspezoj atingis 3,32 miliardojn da juanoj, je 14,4% pli multe ol tiu de la pasinta jaro.

 

    Dum la ferioj de la Printempa Festo la vizito al la Imperiestra Palaco daŭre kreskis. La datumoj de la Pekina Municipa Komisiono de Turisma Disvolvado montras, ke dum la ferioj de la Printempa Festo la Imperiestra Palaco ricevis 498 mil vizitantojn, je 19,1% pli multe ol tiu de la pasinta jaro. Menciindas, ke la Nacia Akvosporta Centro, kie okazis la bonveniga bankedo de APEK en la pasinta novembro, ankaŭ altiris multe da vizitantoj, kaj la nombro de la vizitantoj dum la sep tagoj pliiĝis je 91,2% kompare kun tiu en la pasinta jaro; krome la vizito al la Birdnesto kreskis je 177,1% kompare kun tiu en la pasinta jaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments