El Popola Ĉinio>头条新闻>

La prezidanto kaj ĉefministro de Ĉinio bondeziras por la Printempa Festo

| 2015-02-17
Bookmark and Share


Xi Jinping parolas kun vilaĝanoj en Liangjiahe
 


Xi Jinping kaj Peng Liyuan kunfotas kun la vilaĝanoj
 


Li Keqiang faras tujmanĝeblajn nudelojn al la kamparano-laborantoj.

 

    Ĉe la sojlo de la Printempa Festo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang veturis al la provincoj Shaanxi kaj Guizhou por prezenti sian bondeziron al la lokaj loĝantoj. Unue Xi faris inspekton al la vilaĝo Liangjiahe de la urbo Yan'an, kie li laboris 7 jarojn ekde 1969. Xi konigis sian edzinon Peng Liyuan kun la Shanxi-a loka akĉento kaj persone aĉetis donacojn por la vilaĝanoj. Li diris, ke estas tre ĝoja vidi ĉiujn, kun kiuj li laboris kaj vivis 7 jarojn. Kvankam lia korpo estas fora de la vilaĝo, tamen lia koro ankoraŭ restas kune kun la vilaĝanoj.

 

    Tagmeze de la 15-a de februaro, Xi Jinping venis al la komunumo n-ro 205 en Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi, por esprimi sian bondeziron. La lokanoj varme lin bonvenigis kaj salutis.

 

    En la sama tempo, ĉina ĉefministro Li Keqiang veturis al Guizhou. Li vizitis merkaton en la gubernio Liping, donacis justan pesilon kaj persone aĉetis festajn varojn al malriĉuloj. Poste li venis al serv-stacio de migrantaj kamparano-laborantoj, kiuj estas en la vojo por reveni hejmen. Li Keqiang alte taksis la varman servon en la serv-stacio kaj persone faris tujmanĝeblajn nudelojn al la kamparano-laborantoj.

 

    La 14-an de februaro, Xiao Wenmei, kiu antaŭe loĝis en kabano, ricevis la ŝlosilon de sia nova domo el la mano de Li Keqiang. Samtage, multaj loĝantoj prenis siajn ŝlosilojn, kiujn disdonis ankaŭ la ĉefministro. Li diris al la loĝantoj, ke espere la ŝlosilo povas ne nur malfermi la novan domon sed ankaŭ la novan vivon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments