El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Familia Tago de Ĉina Novjaro" allogis 5 mil usonanojn

| 2015-02-17
Bookmark and Share

 

 
 
 
    La 14-an de februaro laŭ la loka tempo la Smithsonian-a Amerika Arta Muzeo kaj la Ambasadorejo de Ĉinio en Usono kune aranĝis en Vaŝingtono la aktivadon "Gaja Printempa Festo -- Familia Tago de Ĉina Novjaro". Cui Tiankai, ĉina ambasadoro al Usono, kaj Elizabeth Broun, direktoro de la muzeo, faris parolojn por esprimi siajn bondezirojn por la Printempa Festo.
 

    La Shaanxi-a Arta Ensemblo prezentis ombroteatron, pupludon kaj faradon de metiartaĵoj. La aktivado allogis multe da familioj el Usono kun ĉirkaŭ 5 mil homoj. Ili spektis prezentojn kaj prove faris papertondaĵojn, lanternojn kaj kolorajn vizaĝ-ŝmirojn en tradiciaj ĉinaj operoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments