El Popola Ĉinio>头条新闻>

La vintra sportkunveno en Hebei de Ĉinio

| 2015-02-16
Bookmark and Share


Dum konkurso de drakŝipoj

 

    La 14-an de februaro en Guyuan-gubernio de Zhangjiakou, Hebei-provinco, inaŭguriĝis la 2-a Vintra Sportkunveno de Junuloj de Kvin Provincoj kaj Urboj en Norda Ĉinio. En ĝi partoprenas pli ol 300 junuloj el Pekino, Tianjin, Hebei, Shanxi kaj Interna Mongolio. Ili partoprenas en konkursoj de pli ol 10 sportbranĉoj kaj kontribuas por gastigo de la Vintraj Olimpikoj.

 

    La ĉi-foja sportkunveno havas la temon "Glaci-neĝa Guyuan, Kontribui por Gastigo de la Vintraj Olimpikoj". Ĝi celas disvastigi la olimpikan spiriton, kuraĝigi junulojn iri al sportejo, iri al la naturo, iri sub la suno kaj aktive partopreni en vintra sporto. Dum la du-taga sportkunveno okazas konkurso de surglaciaj drakŝipoj, tiu de 500-metra sketado, tiu de surglacia biciklado, tiu de glaci-veturiloj, stafeto de glaci-veturiloj kaj surglacia ŝnurtira konkurso.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments