El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de ŝaf-objektoj en la Nankina Muzeo

| 2015-02-16
Bookmark and Share


Emajlita ŝafo alta je 130 cm kaj longa je 108 cm de la periodo de la Ĉina Respubliko

 

    Proksimiĝas la Printempa Festo de la Jaro de Ŝafo. En la 14a de februaro en la Nankina Muzeo inaŭguriĝis ekspozicio de ŝaf-objektoj, kaj elmontriĝas ĉirkaŭ cent ŝaf-objektoj kolektitaj de la muzeo. La plej granda estas ŝafo-forma 1,3-metra emajlaĵo el la periodo de la Respubliko de Ĉinio (1912-1949), kaj la plej valora estas bronza vin-vazo surŝultre ornamita per tri ŝaf-kapoj en la dinastio Shang antaŭ 3 000 jaroj.

 


Arĝenta ŝaf-ornamaĵo de la malfrua periodo de la dinastio Qing (supre kaj maldekstre), kolora bovlo kun interna desegnaĵo de tri ŝafoj de la dinastio Qing (meze kaj supre), bronza kaj arĝenta skatolo kun ornamo de kvar ŝafoj en la Militantaj Regnoj (parte, supre kaj dekstre), kaj jadaj ŝafoj de la komenca periodo de la dinastio Qing (sube)

 

    La muzeo posedas diversajn antikvajn ŝaf-objektojn, kiuj estis faritaj en malsamaj periodoj de la dinastio Shang ĝis la dinastio Ming, ekzemple kaligrafaĵo, pentraĵo, sigelo, jadaĵo, kristalo, agato, ceramikaĵo, porcelanaĵo, bronzaĵo, arĝentaĵo, emajlaĵo, novjara bildo, figuroj por ombroteatro ktp. La kolektaĵoj estas abundaj kaj delikate faritaj. Iuj estis el imperiestra palaco kaj iuj estis faritaj de konataj metiistoj, kun alta apreco kaj grandaj valoroj historiaj kaj artaj.

 


Mon-arba argilaĵo kun fluganta ŝafo rajdata de homo en la dinastio Orienta Han

 

    La ekspozicio de zodiaksignoj estas okazigita en sinsekvaj sep jaroj. Ĉi-foje la eksponaĵoj estas dividitaj en tri partojn de objekto, pentraĵo kaj bonaŭspicio.

 


Ŝaf-kapa bronza vin-vazo kun tenilo en la malfrua periodo de la dinastio Shang
 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments