Blinduloj palpas pentraĵojn
Blindulo en palpo de pentraĵo en la muzeo Prado
Helpe de laboranto, blindulo vizitas la muzeon Prado.
La 10an de februaro la Hispana Nacia Muzeo Prado malfermis la ekspozicion "Palpi Pradon". Homoj kun malforta vido povas apreci ses reproduktitajn klasikaĵojn per palpo de la manoj en akompano de voĉ-gvido kaj brajla klarigo. La klasikaĵoj estas faritaj per altdifina kamerao kaj tridimensia tekniko. Krome la muzeo liveras ankaŭ okul-kovrilojn por ke la vizitantoj kun normala vido aprecu la artaĵojn en nova maniero.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments