El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Rusio kune serĉos restaĵojn de sovetuniaj martiroj en nordorienta Ĉinio

| 2015-02-15
Bookmark and Share


Festado de la 65-a datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito (dokumenta bildo)

 

    La 14-an de februaro okazis en la pekina filio de la rusa novaĵ-agentejo RIA Novosti la gazetara konferenco pri aranĝoj de Ĉinio kaj Rusio por festi la 70-an datrevenon de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Dum la konferenco rilata respondeculo de Rusio anoncis, ke Rusio kaj Ĉinio kune serĉos en nordorienta Ĉinio restaĵojn de la sovetuniaj martiroj, kiuj dediĉis sian vivon por la batado kontraŭ japanaj agresantoj kaj por liberigo de Ĉinio.

 

    En la jaro 1945 dum la lasta periodo de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito la Ruĝa Armeo de Sovetunio partoprenis en la batalo por liberigi nordorientan Ĉinion. Dum 25 tagoj la Ruĝa Armeo de Sovetunio ekstermis grandan parton de ĉirkaŭ miliono da japanaj malamikoj. Tio helpe liberigis nordorientan Ĉinion. Pro tio mortis kaj vundiĝis pli ol 10 mil sovetuniaj armeanoj.

 

    Laŭ konigo, la serĉado de la restaĵoj de la sovetuniaj martiroj okazos maje kaj junie en Muling-gubernio, Mudanjiang de Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments