El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 1-a foiro por infanoj en Qinghai, Ĉinio

| 2015-02-15
Bookmark and Share

 

 

    La 11-a de februaro 2015 estis festo en la 12-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Tiutage la 1-a Qinghai-a Foiro por Infanoj inaŭguriĝis en la Qinghai-a Centro por Infanoj. La foiro kun la temo "Spertu Ĉarmon de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj, Daŭrigu Ĉinan Kulturon" montris tangka-ojn, tangka-ojn kun inkrustitaj dratoj, brodaĵojn kaj aliajn elstarajn popolajn kulturojn de Qinghai. Ĝi celas disvastigi la virton de la ĉina nacio kaj daŭrigi ĝian elstaran tradician kulturon per tradiciaj festivaloj, ekspozicio de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, prezento de ombroteatroj, infanaj konkursoj pri luktarto, diveno de lantern-enigmoj kaj ekspozicio de verkoj far lernantoj pri ĉina kulturo.

 

    La foiro daŭros ĝis la 27-a de februaro. Ĝi povas akcepti infanojn je 5 mil hom/fojoj ĉiutage.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments