El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aldono de 593 flugoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo dum la Printempa Festo

| 2015-02-15
Bookmark and Share

 

    La 11an de februaro Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo de la Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke ĝis la 9a de februaro flugkampanioj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo konfirmite aldonas 593 flugojn en la periodo inter la 5a de februaro kaj la 5a de marto, interalie 493 el la ĉeftero de Ĉinio kaj 100 el la provinco Taiwan.

 

    Ma Xiaoguang diris ankaŭ, ke dum la ferioj de la Printempa Festo draste kreskas la nombro de turistoj el la ĉeftero de Ĉinio al ĝia provinco Taiwan, kaj la Oficejo de Taiwan-aj Aferoj rimarkis la malfacilon de ĉefteraj turistoj en peto de vojaĝo al Taiwan. La oficejo esperis, ke la taiwan-a flanko laŭeble kontentigos la postulon de tiuj turistoj laŭ la principo de oportuno, efiko kaj sekureco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments