El Popola Ĉinio>头条新闻>

Turisma regiono ĉe limoj inter Ĉinio, Rusio kaj Nord-Koreio

| 2015-02-15
Bookmark and Share

 

    La 12an de februaro raportisto informiĝis de la kvara sesio de la 12a Popola Kongreso de Jilin-provinco, ke konstruo de la "senlandlima" regiono de turisma kunlaboro en la malsupra baseno de la rivero Tumen ĉe la limoj inter Ĉinio, Rusio kaj Nord-Koreio estis aprobita de la tri landoj. Nun Jilin-provinco fondis teamon por antaŭenigi fruan starigon de la regiono.

 

    Jingxin en Ĉinio estos ĝia funkcia regiono, kaj 10 kvadrataj kilometroj de Tumangang-dong en Nord-Koreio kaj Khasan en Rusio respektive estos ĝiaj disvolvaj regionoj. La tri landoj kune konstruos turismajn ekipaĵojn kaj esploros pri la administro de "unu regiono kaj tri landoj". La vizitantoj povos libere iri al la regiono per validaj dokumentoj. Ĝi plenumos senvizan aliron kaj repagon de imposto ĉe foriro el la regiono.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments