Venos la Tago de Sankta Valenteno kaj kiel ĝin celebri?
Rozoj de Roseonly
Floroj faritaj el ĉokolado
Ora rozo, populara donaco
Ĉokolada kuko en Taiwan por peti la manon de virino
La 14-a de februaro estas la Tago de Sankta Valenteno, t. e. la tago de geamantoj kaj tiutage multaj homoj volas fari geedziĝ-registron. Sed ĉijare la tago venos en sabato, kiam la registaraj oficistoj ne laboras. La lokaj registaroj en Ĉinio decidis malripozi sabate por plenumi la deziron de multaj gejunuloj.
Aliflanke, multe populariĝas la donaco farita speciale nur por la persono, al kiu vi volas ĝin doni. Roseonly, florvendejo aranĝanta belegan florbukedon unikan al la amato de ĉiu unuopa kliento, komencis akcepti mendojn jam antaŭ multaj tagoj. Kompare kun tiu ĉi flordonaco, ĉokolado ne estas tre varme akceptata de la merkato.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat