Kep Enderby en miaj memoroj: "nia politikisto" li estis
de USUI Hiroyuki
Mi renkontis la bedaŭratan Kep Enderby nur kelkajn fojojn, sed li lasis al mi profundan impreson pro la respektinda personeco, la viglo kaj ĉio kio memorigas min pri homo dediĉinta sin al idealismo.
Mi volus skribi "politikisto", sed efektive li profesie okupiĝis pri politiko dum ne tre longa tempodaŭro. Ankaŭ laŭ sia propra identiĝo, mi supozas, li preferus esti memorata kiel juristo, kiu tamen ne timis alfronti politikajn temojn.
Kep Enderby, dekstre (Foto: Katalin Kováts)
Esperanta "geno" ĉe Kep
Kiam mi redaktis lian nekrologon por El Popola Ĉinio tuj post lia forpaso en la 8-a de januaro ĉi-jare, mi rememoris lian rimarkon, ke ankaŭ lia onklo estis esperantisto. Mi nepre volis enksribi tiun fakton, sed estis ne tute certa, ĉu li mem vere eldiris tion aŭ ne.
Hasta retumado tamen tuj pravigis min: estas rete legebla la artikolo de Kep mem, "Miaj fruaj jaroj en Dubbo NSW", aperinta sur la paĝoj de Esperanto sub la suda kruco (januaro-februaro 2001, n-ro 49 [vol. 9, n-ro 1] pp.9-10). Tie li skribas jene:
[M]ia patro havis fraton, iomete pli aĝan ol li, kiu posedis similan butikon [ŝajne pri laktaĵoj] en Wellington NSW nelongdistance for de Dubbo. Mia onklo estis Esperantisto kaj multajn jarojn poste mi lernis ke dum tiuj jaroj li fervore aktivis kiel delegito de UEA kaj de IEL (Internacia Esperanto-Ligo); kaj dum la persekutado de la Judoj farita de la Hitleristoj en Germanio, li aktivis helpante Judajn familiojn eskapi kaj enmigri Aŭstralion.
Mi memoras ke iam dum la malfruaj 1930-aj jaroj mi vizitis lin kaj ke li pruntedonis al mi kelkajn Esperanto-librojn, kiujn mi entuziasme voris ĝis kiam la aliaj jam menciitaj distraĵoj forlogis min kaj poste venis milito.
Tiu forlogado daŭris ĝis mi hazarde, kun la helpo de Ralph Harry, retrovis Esperanton pli ol 50 jarojn poste
Tiam mi ne plu volis fari kroman penon por certiĝi pri mia alia memoro, sed certe dum la restado en Japanio, dum iu prelego, li duon-ŝerce parolis pri ia kvazaŭa esperanta geno, kiu igas iujn homojn elekti Esperanton.
Plej supozeble, parolante tia-maniere li pensis pri sia propra onklo, kun kiu li evidente dividis la verdan genon.
La politikista kariero tamen gravis
Mi renkontis Kep unuafoje en 1999. En oktobro tiujare, la altastatura kaj danda ĝentlemano, venis al Japanio kun sia edzino Dorothy. Tiam li estis la prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio.
La motivoj de lia vizito certe estis konatiĝi kun la japana movado kaj ankaŭ sondi la eblon okazigi la Universalan Kongreson en la lando, kio realiĝos ok jarojn poste.
Dum iu vespermanĝo li ja tuŝis tiun temon, kaj tiam mi esprimis mian kontraŭstaron – jen alia klara memoro. Parenteze, malgraŭ tio mi multon faris por la kongreso, kiam ĝi efektive okazis en Jokohamo.
Kep kaj Dorothy Enderby
Dum lia restado en Japanio mi povis mem senti, ke la spektro de "politikisto" plu daŭre hantas lin. Ĝuste pro tiu ĉi parto de sia kariero, Kep interesis japanajn amaskomunikilojn.
Ja ne temis nur pri simpla esperantisto, sed iama ministro de Aŭstralio, kiu poste lernis Esperanton. Ke lia esperantisteco datiĝas pli poste ŝajne estis ne grave.
Pro tio la informa fako de la Japana Esperanto-Instituto ne nur okazigis lian prelegkunvenon en Tokio, sed ankaŭ aranĝis vizitojn al gravaj amaskomunikiloj. La tuta afero estis aranĝita sub la lerta gvidado de Koriyama Chisato, kiu mem estas profesia ĵurnalisto.
Interpretisto de lia ekscelenco
Pluraj ĵurnaloj kaj novaĵ-agentejo intervjuis lin kaj aperis tiuj intervjuoj kun bela foto de Kep. Restas ĉe mi agrabla kaj honora memoro pri tiu tuttaga "ekskurso" tra Tokio.
Por tiuj intervjuoj kaj ankaŭ por prelego mi servis lin kiel interpretisto inter Esperanto kaj la japana, funkcio kiun mi tiam tre ofte plenumis en Tokio. Nur unu el la intervjuoj okazis per la angla, aliaj tra mia interpretado.
Kep kun Edward Gough Whitlam, sidanta en la centro, kaj aliaj membroj de la iama kabinetoen 2006
En sia prelego en Tokio, malfermita ankaŭ al la ne-esperantista publiko (pro tio necesis interpretisto), Kep parolis pri multkulturismo en Aŭstralio.
Li sentis sin engaĝita en tio, ĉar li estis ministro en la kabineto de la ĉefministro Edward Gough Whitlam, kiu faris definitivan paŝon por ŝanĝi la landon de principe blankula al multkulturisma. Kep rekonis, ke al multkulturismo en Aŭstralio ne mankas problemoj kaj ankaŭ estas movoj retroiri al la pasinteco, sed emfazis, ke nur kun multkulturismo Aŭstralio havas estontecon.
Revidiĝo en 2004
Poste, en aŭgusto 2004 mi revidis Kep kaj Dorothy en Svislando okaze de la simpozio pri "Esento kaj estonteco de Esperantio", kiun okazigis la Kultura Centro Esperantista.
En la antaŭa jaro mi vizitis Papuo-Novgvineon por sperti la realan uzadon de la tiea piĝina lingvo Tok Pisin.
Hazarde mi menciis tion al Kep, kiu siavice surprizis min, dirante ke li ĉeestis la ceremonion por la sendependiĝo de tiu ĉi eksa kolonio de Aŭstralio kiel la ministro ĝuste pri kolonioj!
Kep kaj Vinko Ošlak, staranta
Kep kaj Vinko Ošlak, plej dekstre, interparolas.
Dum ekskurso estis interese aŭskulti paciencajn dialogojn inter Kep kaj Vinko Ošlak, kiu kredas je ekzisto de (kristana) Dio, pri religiaj temoj. Kep estis ateisto kaj tamen ne fermis la orelojn al la opinioj de homoj kun malsamaj konvinkoj.
La forpaso de Kep tiom tuŝis min
Nur post lia forpaso mi eksciis, ke li estis kontaktebla per retmesaĝoj ĝis la vere lastaj tagoj de la vivo. En la lasta jaro li eĉ ĉeestis la funebron de la iama kolego Whitlam.
Kiam mi informiĝis pri la forpaso de Kep, mi ne povis reteni la larmojn. Estis surprize por mi mem, ke lia forpaso tiom tuŝis min.
Tiom do mi admiris kaj daŭre admiras lian grandecon kiel homo, kiu pro tio hazarde servis ankaŭ kiel politikisto dum kelkaj jaroj de sia vivo.
Respekto al Kep kaj al Aŭstralio
Por la esperantistoj de certa generacio Franz Jonas reprezentis "la" politikiston inter ni: la iama ŝtatprezidanto de Aŭstrio ne nur mem lernis Esperanton en sia junaĝo, sed eĉ alparolis en tiu lingvo la inaŭguron de la UK en Vieno, 1970.
Por mi persone Kep eterne restos kiel simila "nia-ulo" en politiko, eĉ se li mem ne tiom multe ĝojus pro tio, eĉ se li politikumis nur kelkajn jarojn.
Tio samtempe kreskigas al mi respekton al Aŭstralio, kiu produktis tiajn homojn kiaj Kep aŭ Ralph Harry, "nia" diplomato, kiun Kep mem menciis en la ĉi-supre citita artikolo. Per tiuj vortoj mi volas adiaŭi nian Kep.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat