El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eldonita Puŝtua-Ĉina Vortaro

| 2015-02-13
Bookmark and Share

 

    La 9an de februaro en la Komerca Eldonejo de Pekino okazis kunsido pri eldono de Puŝtua-Ĉina Vortaro lige kun la 60-a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afganio. La vortaro estis kompletigita post 36-jara peniga laboro de du-generaciaj kleruloj laŭ la plano pri eldono de ĉina-fremdlingvaj vortaroj en julio 1975. La vortaro, kiu entenas pli ol 50 milojn da radikoj kun pli ol 2,3 milionoj da vortoj, estas la plej granda puŝtua-fremdlingva vortaro en la tuta mondo.

 

    La puŝtua lingvo, unu el la oficialaj lingvoj de Afganio, estas uzata ĉefe en Afganio kaj Pakistano. La lingvo, kiun scipovas ĉirkaŭ cent homoj en Ĉinio, estas vere "malgranda lingvo" por ĉinoj, kaj al ili mankas ĝia vortaro. La nova vortaro plenigis la blankon de la ĉi-rilata esploro en Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments