Virino senrida dum 40 jaroj por juneco
La brita mediato "Daily Mail" ĵus raportis, ke 50-jara brita sinjorino Tess Christian havas glatan kaj striktan haŭton kaj aspektas pli juna ol samaĝuloj. Kiel ŝi prizorgas sian haŭton?
Estas simple, ke ŝi neniam ridis en la pasintaj 40 jaroj!
Kristian konfesis, "Mi ĉiam regas mian vizaĝan esprimon, tial estas neniu sulko sur mia vizaĝo. Mi ne ridis kaj eĉ neniam ridetis ekde la aĝo de pli ol dek jaroj."
Ŝi diris, ke ŝi nur "levetas" siajn buŝ-angulojn por esprimi "etan ĝojon". Pro tio ŝiaj amikoj donis al ŝi la kromnomon "Mona Lisa".
Tiu "nobla kaj malvarma" sinteno estas malfacile atingi. Ŝi ne ridis, eĉ kiam ŝi edziniĝis kaj naskis bebon!
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat