Rigardu, jen aviadiloj surpapere!
Desegnaĵo de la aviadilo B1
Desegnaĵo de la aviadilo C17
Huang Wenting dum sia kreado
Huang Wenting, studentino studanta en la Nankina Universitato de Aeronaŭtiko kaj Astronaŭtiko, publikigis siajn desegnaĵojn de aviadiloj, inkluzive de A380, Su-35 kaj Changkong n-ro 1.
Kvankam ŝi studas scenejan planadon, aviadiloj tre plaĉas al Huang, ĉar ŝiaj gepatroj estas aerarmeanoj. En la infaneco, ŝi ĉiam vidis aviadilojn flugantajn sur la ĉielo kaj de tiam ŝi ekpensis desegni aviadilojn. En novembro 2014, Huang vizitis la Aviadan kaj Aerospacan Ekspozicion en Zhuhai, kie ŝi rigardis mirindajn flug-elmontradon de diversaj aviadiloj. Poste, ŝi ekprenis skribilon kaj komencis sian kreadon.
Nuntempe, ŝi ankoraŭ daŭrigas la desegnadon kaj en la venontaj tagoj, konceptaj aviadiloj kaj tiuj planitaj de ŝi mem estos publikigataj. Huang Wenting diris, ke ŝia revo proksimiĝas al plena realiĝo.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat