Ĉokolado en strangaj formoj por la Tago de Sankta Valenteno
Baldaŭ venos la Tago de Sankta Valenteno, kaj laŭ raporto de la japana retejo "en.rocketnews24.com", lastatempe japanaj ĉokoladaj kompanioj, por bonvenigi la tagon, ellaboris ĉokoladon en diversaj formoj, el kiuj iuj eĉ tre strangaj.
Jenaj krajonoj estas faritaj el ĉokolado. Unu pako inkludas 5 "am-skribilojn" kun malsamaj koloroj kaj ŝeloj, kaj ankaŭ por ĝia ekstera aspekto oni imitis skatolon de koloraj krajonoj.
Jenaj du homfiguroj kun la alteco de veraj homoj estas faritaj el 300 kilogramoj da ĉokolado. Ilia aspekto devenas de karikaturo kaj allogas atenton de klientoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat