El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭgurita en Pekino la Jaro por Vizito al Hindio 2015

| 2015-02-06
Bookmark and Share


Inaŭgurita en Pekino la Jaro por Vizito al Hindio 2015

 

    La 2-an de februaro okazis en Pekino la inaŭgura ceremonio de la Jaro por Vizito al Hindio 2015. Ĉina vicĉefministro Wang Yang ĉeestis la inaŭguran ceremonion, kiun ĉeestis ankaŭ la hinda ministro pri eksterlandaj aferoj s-ino Sushma Swaraj.

 

    Wang Yang gratulis la inaŭguron en sia parolado. Li diris, ke pro la daŭre rapida disvolviĝo de la ekonomio kaj la senĉesa pliboniĝo de la popola vivo, la du landoj trovas sin en la ora epoko de turismo. La ĉina flanko volontas helpi Hindion ekspluati la turismajn resursojn kaj liveri avantaĝon al ĉinoj, kiuj interesiĝas pri vojaĝo al Hindio.

 

    En la lasta septembro dum la vizito al Hindio, la ĉina prezidanto Xi Jinping kune kun la hinda ĉefministro Narendra Modi decidis okazigi en Ĉinio la Jaron por Vizito al Hindio en 2015 kaj en Hindio la Jaron por Vizito al Ĉinio en 2016. Tiuj aktivecoj fariĝos gravaj eventoj en la turisma kunlaboro de la du landoj kaj ankaŭ pluapaŝe antaŭenpuŝos la duflankajn rilatojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments