Ĉinio planas emisii rememorigajn monerojn por festi la finiĝon de la Dua Mondmilito
La rememorigaj moneroj por festi la 60-an datrevenon de la venko en la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Japana Agreso
La 30-an de januaro en Berlino la Ĉina Ormonera Korporacio deklaris, ke Ĉinio planas emisii rememorigan kolekton de moneroj en junio por festi la 70-an datrevenon de la venko en la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Japana Agreso.
Cui Li el la korporacio diris, ke la kolekto konsistos el kvaron-unca ora monero, unu-unca arĝenta monero kaj kvin-unca arĝenta monero. En la lasta oktobro, la monerfabrikaj kompanioj el 5 landoj, t. e. Ĉinio, Francio, Britio, Aŭstralio kaj Kanado kune decidis en Pekino publikigi rememorigajn monerojn por celebri la venkon en la Dua Mondmilito kaj okazigi ekspozicion pri tiuj moneroj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat