Laŭ la melodio Pozhenzi
Laŭ la melodio Pozhenzi
Xin Qiji (1140~1207)
Laŭ la melodio Pozhenzi
Lumigis lampon mi ebrie por rigardi l' spadon,
Kaj sonĝis pri kornsonoj laŭtaj en tendaro.
Jen okcentliaj soldatvicoj ĝuas bovrostaĵon,
Kordinstrumentoj ludas jen ariojn de batalo.
Paradas en aŭtun' la soldataro.
0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/
0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/
0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/
Galopas flugrapide ni sur la ĉevaloj,
Bruegas tondromuĝe la pafarkaj knaroj.
La terperdaĵon repreninte por l' imperiestro,
Mi ĝuus dum kaj post la vivo gloron pro la faroj.
Bedaŭre jam aperis blankaj haroj!
0=0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/
0-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(EPĈ 1989-05 p.49)
Xin Qiji(1140~1207),kun adoltiĝa nomo Xin You'an kaj literatura alnomo Jiaxuan, estis lokano de Licheng (en nuna Jinan de Shandong-provinco). Fama poeto ci-isto en la Suda Song-dinastio. Xin Qiji restigis al ni pli ol 620 ci-ojn (fiksformajn poemojn), kies kvanto kaj bonkvalito ambaŭ okupis la unuan lokon en la rondo de ci-istoj de Song-dinastio. La ĉefa ideo en liaj ci-oj estis patosaj patriotismo kaj batalemo.
Ĉi tiu poemo estis unu el liaj plej famaj versaĵoj. Xin Qiji verkis tion por donaci al sia intima amiko Chen Liang (1143 ~ 1194), esprimante sian volon rezisti invadon de Jin-regno.
Chen Liang estis fama pensulo, kiu persiste pledis por rezist-milito kontraŭ fremda invado en la Suda Song-dinastio. En 1188 Chen Liang vizitis al Xin Qiji en Qianshan. Ili babilis pri ŝtataj aferoj kaj havis plenan akordon. Post disiĝo, Xin Qiji verkis tiun poemon en 1189.
La unuaj du versoj estis pri pejzaĝo kaj sento, kun multa suspiro. La brava tono estis skribo pri reala vivo.
La meza parto de la poemo skribis pri sonĝo post ebrio. En la sonĝo realiĝis ilia patriota revo. La versoj legiĝis kun impeto de batalemo, kvazaŭ muziko de bivo en kresĉenda ludo, la sonoj aŭdiĝis pli kaj pli urĝaj ĝis la firmamento.
La poemo finiĝis per la verso “Bedaŭre jam aperis blankaj haroj!” kun abrupta turniĝo. La patosa sento ekfalis de kulmino malsupren,elverŝante senliman bedaŭron pro la malfacila realigebleco de brava aspiro, malkovrante la akran kontraŭdiron inter revo kaj realo, tiel donante al la poemo dikan tragedian koloron.
En versado de ci-oj estis tradicia kutimo, ke la unua strofo skribis pri pejzaĝo, dum la dua strofo pri sento. Sed tiu ĉi poemo de Xin Qiji ne obeis al tiu rutino. Krom la unua kaj lasta versoj estis pri realo, la mezaj versoj ĉiuj estis pri sonĝo, sen ŝanĝe en transpaso. La sonĝo estis tre brava, dum la realo koloris tre melankolia. La drasta kontrasto vekis ĉe ni kaj indignon kaj malĝojon.
Redaktoro: Hu Guozhu
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat