El Popola Ĉinio>头条新闻>

La nombro de ĉinaj retanoj kalkuliĝis al 648 milionoj

| 2015-01-27
Bookmark and Share

 

    La 24an de januaro en la interret-industria pintkunveno, Jin Jian, ĝenerala vicdirektoro kaj vicĉefinĝeniero de la Ĉina Interreta Informa Centro, diris, ke ĝis la fino de la jaro 2014 la nombro de ĉinaj retanoj kalkuliĝis al 648 milionoj, kaj la interreta ekonomio okupis 7% de la malneta enlanda produkto, rekorde en la lastaj jaroj.

 

    Nun en la tuta mondo troviĝas preskaŭ 900 milionoj da aktivaj retejoj kaj 300 milionoj da registritaj domajno-nomoj. Ĉinaj retanoj rakete pliiĝis, kaj ĝis la fino de la jaro 2014 estis 648 milionoj da retanoj en Ĉinio. La Ĉina Movebla Interreto jam fariĝis la ekzemplo de la tuta mondo ĉu laŭ la grando, ĉu laŭ la enhavoj de aplikado. Kvar ĉinaj kompanioj estas envicigitaj inter la antaŭaj dek enborsigitaj kompanioj kun la plej granda merkata valoro. La interreta ekonomio okupis 7% de la malneta enlanda produkto de Ĉinio en la jaro 2014. La interreta konsumo fariĝis nova motoro de la malneta enlanda produkto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments