Usono intencas remalfermi sian ambasadorejon en Kubo
Havano
La 19an de januaro supera oficisto de la Ŝtata Departemento de Usono diris, ke Usono urĝos Kubon nuligi la vojaĝan limigon al usonaj diplomatoj, kaj konsentis pri remalfermiĝo de la usona ambasadorejo dum la duflanka intertraktado rekomencota en la kuranta semajno.
Roberta Jacobson, usona asistanta ŝtatsekretario pri okcident-hemisferaj aferoj, faros altnivelan dialogon en Havano, la ĉefurbo de Kubo, kun la kuba flanko pri investo kaj migrado. Tio estos la unua vizito al Kubo fare de usona supera oficisto de 38 jaroj.
Li diris: "Ni esperas, ke Kubo nuligos vojaĝan limigon." La limigo estas, ke usonaj diplomatoj en Kubo estas malpermesitaj iri el Havano. Kubaj oficistoj en Usono havas similan restrikton.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat